La projekto
De antaŭ longe mi uzas esperantajn vortarojn en mia komputilo, kaj tamen ne
povis uzi la samajn vortarojn en mia poŝtelefono. Mi klopodis skribi malgrandan
Java programeton, kiu permesos al mi uzi ilin tie.
Mi tamen komprenas ke multaj aŭ ne havas poŝtelefonon kapablan ruligi Java,
aŭ ne havas sufiĉe da spaco en ili, aŭ ne havas manieron meti la programojn
tien, aŭ uzas rekte aliajn poŝkomputilojn pli komfortajn. Mi tiun ĉi
programon kreis certe laŭ miaj propraj bezonoj.
La serĉomotoro
Je la nuna versio v0.2.1, prova. Ĝi avantaĝe permesas:
- Unu vortaro por jar dosiero.
- Serĉi laŭ prefiksoj en la vortaro.
- Elekteblan transliterigon al esperantaj literoj per iksa metodo, kaj al
la rusa per
ASCII sistemo (2a en ligo).
- Elekti la interfacan lingvon inter: kataluna, esperanto, esperanto iksa aŭ
rusa.
Jen la malavantaĝoj:
- Ne tre rapida serĉo... eble tio tro elĉerpigas la baterion. En mia
poŝtelefono, 4 aŭ 5 sekundoj por serĉo.
- Ŝajne eblus malgrandigi iom pli la dosieroj.
- Eble postulas pli ol 64KB da memoro - mi ne certas.
Mi akceptas proponojn plibonigi la vortaron, samkiel kodon pretan.
Ĉu ne ekzistis jam tio ĉi?
Kial ne uzi Dictionary for
midlets?
- Al mi tiu programo ne funkciis en mia poŝtelefono; mi ricevis nur erarojn.
Eble pli novaj versioj funkcius.
- Mi bezonas transliterigilon por serĉi rusindeksajn vortarojn.
Elŝuteblaj pretaj vortaroj
Kun motoro v0.3.2.
Uzosperto
Sukcesa funkcio en:
- Sony Ericsson K300i, K310i (tiu kun problemoj ĉe ekster-ASCII) kaj K800i
- Nokia 6300 k 6165 (Vortaroj > 1MiB ŝajne ne funkcias, kaj ĝi ne montras
ĉapelitajn literojn)
- Nokia E60
- BlackBerry Curve 8330 (Sed atentu elŝuton
de grandaj dosieroj)
- Alcatel OT-C701 (kvankam gxi malrapide sxaltigxas)
Fontokodo
Motoro kompilita kaj skripto krea pakaĵojn
jdict v0.3.2 (19/8/2007). La antaŭaj versioj
havas konatajn erarojn je serĉado - ili povas ne trovi iujn vortojn, kiujn vere
enhavas la vortaro.
Kontakto al la zorgantoj de la projekto
Eblas kontakti zorganton retpoŝte ĉe viric(ĉe)vicerveza.homeunix.net