Kiel uzi la esperantajn literojn sur X sistemo?

1. Enhavo

  1. Enhavo
  2. Celoj
  3. Novaj dosieroj
  4. Ŝanĝoj en agordodosieroj
  5. Tajpi la korean
  6. Pri tiu ĉi dokumento

2. Celoj

Mi rakontos kiel ebligi la uzadon de la esperantaj ĉapelitaj literoj en X sistemo X.org. Mi ankaŭ rakontos kiel uzi je kelkaj situacioj la korean. Tiel, mi sukcesas tajpi la katalunan (ankaŭ la hispanan), la esperantan, la rusan kaj la korean.

3. Novaj dosieroj

Por ebligi la ĉapelitajn literojn, oni devas enmeti tiun ĉi dosieron eo en dosierujon de simboloj de xkb, kaj ankaŭ en dosierujon de simboloj por pc (normale tiu estos /etc/X11/xkb/symbols/ kaj /etc/X11/xkb/symbols/pc/). La enhavo de la dosiero estas jena (La nomo de la dosiero estu eo!):

     
// $XFree86$

partial alphanumeric_keys 
xkb_symbols "basic" {
     // Describes the differences between a very simple en_US
     // keyboard and a simple Esperanto keyboard
     // Press AltGr or Windows Menu key together with C, H, J, S, U
     // to get accented letters. 
     // 2001 by Radovan Garabik 

    // include "pc/latin(type4)"
    
    key.type = "FOUR_LEVEL";

    key   { [w,W, ubreve,Ubreve ] };
    key   { [u,U, ubreve, Ubreve ] };
    key   { [s,S, scircumflex,    Scircumflex ] };
    key   { [g,G, gcircumflex,Gcircumflex ] };
    key   { [h,H, hcircumflex,Hcircumflex ] };
    key   { [j,J, jcircumflex,Jcircumflex ] };
    key   { [c,C, ccircumflex,Ccircumflex ] };

    // include "level3(ralt_switch)"

    // include "es(basic)"
};

Mi mem ŝanĝis kelkajn liniojn al la originala dosiero de Radovan Garabik.

4. Ŝanĝoj en agordodosieroj

Oni devas ŝanĝi la agordodosieron de X.org (normale /etc/X11/xorg.conf), tie, kie oni difinas la klavaron. Tie oni devas aldoni "+eo" al latina klavara difino. Ekzemple, se oni havas klavaron es, oni ŝanĝu tion al es+eo.

Mi mem uzas ankaŭ grupojn de xkb, por tajpi per hispana klavaro, kaj per rusa klavaro (mi ŝanĝas la klavojn uzante klavon CAPS_LOCK). Mi uzas la saman rusan klavaron kiel vindozistoj. Mia klavaro hispana havas 105 klavojn. Do, mia plena agordo estas:

Section "InputDevice"
        Identifier  "KeyboardEsEoRu"
        Driver      "keyboard"
        Option      "XkbRules" "xfree86"
        Option      "XkbModel" "pc105"
        Option      "XkbLayout" "es+eo,ru(winkeys)"
        Option      "XkbOptions" "grp:caps_toggle"
EndSection
Post tio, oni povas tajpi la ĉapelitajn literojn uzante ALT_GR (R_ALT) kaj la celatan latinan literon. Ekzemple, ALT_GR + g por tajpi ĝ.

5. Tajpi la korean

Por tajpi la korean mi uzas programon SCIM. Ĝi ebligas korean klavaron por GTK programoj.

Por QT programoj, mi uzas scim-qtimm (ebligante la uzon de IM en QT). Onidire, por KDE oni povas uzi ankaŭ SKIM.

6. Pri tiu ĉi dokumento

Mi duafoje skribas tian dokumenton. Antaŭe, mi skribis longan kaj malfacilan dokumenton por ebligi tajpi la Katalunan, la Esperantan kaj la Rusan, uzante malnovajn Xfree86. Nun, per X.org, ĉio estas multe pli facila.

Se iu volas aldoni iun informon, bonvolu kontakti min retpoŝte.


Lluís Batlle i Rossell, retpoŝto lluis ĉe vicerveza.homeunix.net, 27/11/2004